Distrikto Orienta Holstinio

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
Administra sidejo: Eutin
Areo: 1391 km²
Loĝantoj: 203 606
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 148 po km²
Aŭtokodo: OH (Ostholstein)
Oficiala kodo: 01055
Situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Orienta Holstinio - germane Kreis Ostholstein - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Eutin [prononco "Ojtin"]. La distrikto kovras areon de 1391 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 203 606 loĝantojn.

La distrikto ampleksas duoninsulon en la Balta Maro, kiu situas inter la kila golfo (germane Kieler Bucht) nordokcidente kaj la lubeka golfo (germane Lübecker Bucht) sudoriente, kaj fine de la duoninsulo, nordoriente, la insulo Fehmarn, kiu per fervoja digo ligiĝas al la kontinento.

Najbaras la distriktoj Plön kaj Segeberg okcidente, kaj la eksterdistrikta urbo Lubeko plus la distrikto Stomarn sude.

Ekonomie aparte gravas la turismo, precipe en la feriaj lokoj Fehmarn, Heiligenhafen, Grömitz kaj Timmendorfer Strand borde de la lubeka golfo de la Balta Maro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy